Die Themen von HADES
La ĉeftemoj de HADES
Sechstausend Sprachen – das sind sechstausend verschiedene Kulturen und Denksysteme. Zehn Milliarden Individuen – das sind zehn Milliarden Wege, die Dinge zu sehen, zu denken, zu arbeiten und in der Gesellschaft zu leben. Es ist an uns, sie zu entdecken.
Die Zeitschrift Hadès möchte unerwartete Blickwinkel einnehmen und neue Kulturen enthüllen. Aus diesem Grund trifft sie Männer und Frauen aus allen Ländern und gibt ihnen die Möglichkeit, sich zu einem Thema zu äußern. Ob es sich um das eigene Selbst, die Politik, die Arbeit, die Wirtschaft oder die Umwelt handelt – niemand verhält sich gleich oder nimmt die Dinge auf die gleiche Weise wahr: ein chinesischer Student, befragt man ihn zur europäischen Verfassung, wird anders antworten als sein ungarischer Kollege. Er wird einen neuen, originellen Blick auf ein vielleicht etwas abgedroschenes Thema werfen.
Ses mil lingvoj, tio estas ses mil kulturoj kaj penssistemoj malsamaj. Dek miliardoj da individuoj, tio estas dek miliardoj da manieroj kompreni la aferojn, pensi, labori aŭ vivi en socio. Malkovrindaj ili restas.
La revuo HADES, ĝuste rilate tion, ambicias malkovrigi kulturojn kaj vidpunktojn neatenditajn. Por tio, ĝi iras renkonte al viroj kaj virinoj el ĉiaj landoj, kaj lasas ilin esprimiĝi pri difinita temo. Ĉar, ĉu temas pri si mem, pri politiko, pri laboro, pri ekonomio aŭ naturprotektado, nenio same fariĝas aŭ konceptiĝas: ĉina studento, demandita pri la eŭropa konstitucio, ne samparolos, kiel lia hungara kolego; li alportos prilumon novan, originalan, pri temo eble tro pritraktita.
Fünf Themen, um sich der Welt zu nähern
Hadès behandelt transnationale Themen, die jeden unabhängig von seiner Nationalität interessieren. Im Einzelnen thematisiert Hadès fünf universelle Problemkreise. Unser Ziel? Die Beziehungen des Menschen zu seiner Umwelt zu studieren: die Natur, die Arbeit, die Macht, die ökonomische Welt und das Individuum selbst.
- Mensch und Natur. Der Mensch, wenngleich nur ein weiter entwickeltes Tier, verfügt über eine Gewalt über die Natur, die dem Tier nicht gegeben ist. Es handelt sich um eine nahezu prometheische Gewalt, die es im erlaubt, die Natur nach seinen Bedürfnissen neu zu formen. Diese immer weiter wachsende Gewalt lässt neue Fragen aufkommen, zumindest in der westlichen Welt. Und sie fordert vom Menschen, die negativen Konsequenzen seiner Handlungen zu reflektieren – gerade im Moment der gegenwärtigen Klimaerwärmung und der Biotechnologien. Wohin soll es gehen? Wie interagieren Individuen und Völker, wie die ganze Welt mit der Natur? Vergöttern sie die Natur? Oder wird sie industrialisiert? In einen Käfig gesperrt?
- Menschen und Mächte. Das menschliche Tier, heißt es bei Aristoteles, ist ein soziales, sogar politisches Wesen. Ein Tier also, dessen Freiheiten bestimmt und von den Regeln derjenigen Gemeinschaften geleitet werden, denen er angehört: der Gesellschaft, der Familie, von Interessengruppen... Groß ist die Zahl solcher verschieden großer, mit Regeln ausgestatteter Gemeinschaften. Wie werden die Regeln des Zusammenlebens in der Gesellschaft aufgestellt, wie reagiert das Individuum darauf, wie verhält es sich zu Regeln, die untereinander nicht notwendigerweise kompatibel sind – wenn sich zum Beispiel die Tradition und das offizielle Gesetz entgegenstehen? Sicher endet die Freiheit der einen dort, wo die der anderen beginnt. Die Grenze zu ziehen ist gleichwohl schwer – nicht zu sprechen von der Grenzen zwischen dem einzelnen und der Gesellschaft...
Kvin temoj por alrigardi la mondon
HADES traktos pri transnaciaj temoj, interesantaj iun ajn sendepende de nacieco. Pli precize, HADES interesiĝos pri kvin problemaroj, universalaj aŭ supozataj tiaj. Nia celo? Esplori la rilatojn de la homo kun liaj ĉirkaŭmedioj: la naturo, la laboro, la povo, la ekonomia mondo kaj individuoj mem.
- La homo kaj la naturo. La homo, kvankam nur evoluinta besto, disponas pri povoj super la naturo, kiujn besto ne posedas. Povoj kvazaŭ prometeaj, kiuj al li ebligas remodli la naturon laŭ sia plaĉo. Tiuj povoj, senĉese kreskantaj, naskas novajn demandojn, almenaŭ en la okcidenta mondo. Kaj sekve sin demandas la homo pri la negativa influo de siaj agoj, epoke de la bioteknikoj kaj de la tutmonda varmiĝo. Ĉu ankaŭ aliloke? Kiel la individuoj kaj popoloj, tra la mondo, interagas kun naturo? Ĉu ĝin ili idolkultas? Ĉu ĝin ili industriigas? Ĉu ĝin ili enkaĝigas?
- La homo kaj la povo. La homa besto estas eminente socia, eĉ politika, diris Aristotelo. Besto, kies liberecoj estas regataj kaj enkadrataj de la reguloj de kolektivumoj, al kiuj li apartenas: socio, familio, saminteres-grupoj... Samnombraj komunumoj, pli-malpli ampleksaj kaj leĝprovizitaj. Kiel tiuj socivivaj reguloj estas dekretitaj, kiel al ili reagas la individuo, kiel li kompromisas kun leĝoj ne ĉiam akordiĝeblaj, kiam, ekzemple, tradicio kontraŭas oficialan leĝon? Certe ja, la libereco de iuj finiĝas tie, kie komenciĝas tiu de aliaj. Sed distingi, kie situas la limo ne pli facilas... Sen paroli pri la limo inter socio kaj individuo...
- Mensch und Wirtschaft. Der Mensch tauscht Waren und Dienstleistungen mit anderen aus, sofern er sich nicht für ein Leben in Autarkie entschieden hat. Wie laufen solche ökonomischen Austauschbeziehungen ab? Welche Formen nehmen sie an, wenn man sie historisch und in der ganzen Welt betrachtet? Tauschhandel? Bezahlung gegen Geld? Tausch ohne Gegenleistung oder Raubzug? Welche Formen des Tausches existieren heute nebeneinander – in einer Welt, in der transnationale Unternehmen an Kooperativen oder individuelle Mikrounternehmen entlanglaufen und -anderswo- die Subsistenzwirtschaft in Frage stellen?
- Mensch und Arbeit. Als soziales Wesen ist der Mensch auch ein aktives Wesen: von morgens bis abends, von der Geburt bis zum Tod beschäftigt er Körper und Geist – und findet auf diese Weise seinen Platz in der Gesellschaft. Wie sieht diese unmittelbare, dem Menschen unvermeidliche Aktivität hier und anderswo aus? Wie wird sie vom einzelnen wahrgenommen? Und wie gehen die Gesellschaften mit ihr um?
- Mensch und Selbst. Was wäre, wenn sich in diesem sozialen Wesen eine unüberwindbare Einsamkeit verbürge? Sein ganzes Leben hindurch kann der Mensch die Welt immer nur mit den eigenen Sinnen, mit seinen eigenen Referenzsystemen wahrnehmen. Diese Welt ist seine Welt. Hadès macht die Einzigartigkeit der Wahrnehmungen des einzelnen gegenüber der Welt deutlich.
- La homo kaj la ekonomio. La homo interŝanĝas posedaĵojn kaj servojn kun aliaj, krom se li elektis aŭtarcion. Kiel okazas tiuj ekonomiaj interŝanĝoj? Kiuj formojn ili alprenas tra la mondo kaj Historio? Senmona interŝanĝo? Kontraŭ monpago? Interŝanĝo sen kompensaĵo aŭ rabatako? Kiuj interŝanĝaj metodoj kunekzitas, nuntempe, en mondo kie transnaciaj entreprenoj ĉeas kooperativajn entreprenojn aŭ individuajn mikro-entreprenojn kaj -aliloke- endanĝerigas la vivtenan agrikulturon?
- La homo kaj la laboro. Socia besto, la homo estas ankaŭ aktiva besto: de matene ĝis vespere, de la naskiĝo ĝis forpaso, li okupas siajn manojn kaj menson. Kaj tiel li trovas, se eblas, sian lokon en la socio. Kiel tiu aktiveco gravega, kvazaŭ neevitebla, estas travivata ĉi tie kaj aliloke? Kiel individuo perceptas ĝin? Kiel la socioj administras ĝin?
- La homo kaj li mem. Kaj se, en tiu socia estaĵo, kaŝiĝus nesuperebla soleco? La homo, dum sia tuta vivo, ĉiam ajn povos percepti la mondon nur per siaj propraj sensoj, tra siaj propraj referenc-skemoj. Tiu mondo estas lia mondo. HADES, pri ĉi tio, videbligos la unikecon de ĉies perceptoj fronte al la mondo.
Fünf Kontexte, fünf Themenkreise, fünf Problemfelder... Jedes Thema in Hadès betrifft eine der Welten, die den Menschen umgeben: die Umwelt im engen Sinne, die Welt der Politik, die Welt der Wirtschaft, der Arbeit und des Menschen selbst. Weil die Menschen alle in diese Kontexte eingebunden sind, sehen sie sich auch alle ähnlichen Problemen gegenüber. Indem die Zeitschrift Hadès diese Grenzbereiche untersucht, macht sie sich auf, die Menschen und Völker kennen zu lernen: Sie sollen uns zu lernen geben, denn ihre Probleme sind auch die unseren.
Übersetzt von Janina Wellmann
Kvin ĉirkaŭmedioj, kvin temoj, kvin problemaroj... Ĉiu temo de HADES rilatas al unu el la mondoj ĉirkaŭantaj la homon: la naturmedio laŭvorte, la politika kampo, la ekonomia sfero, la labor-mondo kaj la homo mem. La homoj, ĉar ili ĉiuj rilatas kun tiuj mondoj, frontas similajn problemojn. Do tiel esplorante tiuj problemojn spitantajn la landlimojn, HADES iras renkonte al la homoj kaj popoloj. Tiuj ĉi havos ion por komprenigi al ni, ĉar iliaj problemaroj estas niaj, krom pri la propra ĉirkaŭmedio.
Tradukis Laurent Vignaud